Paĝo 2 el 20.................................................................................................................. .................. Alklaku!indekso.. enhavo

Al la demando "Ĉu vi imagas, ke variablo povas ŝanĝi sian valoron?",

trafa respondo estas:

Jes — pro tio, ja, ĝi nomiĝas "variablo" (el la radiko "vari-", t.e. prezenti diversajn ŝanĝiĝojn).

Variabloj

Via komputilo uzas milionojn da bajtoj de ĝia ĉefmemoro por konservi kaj maŝinkomandojn kaj datumojn. La elektronikaj cirkvitoj de ĉefmemoro (kaj ĉiuj aliaj tipoj de memoro) ne distingas inter ili. Dum programo ruliĝas, kelkaj memoraj ĉeloj estas uzataj por maŝin- komandoj kaj aliaj por datumoj. Poste, kiam ruliĝas alia programo, iuj bajtoj, kiuj antaŭe konservis maŝinkomandojn, enhavas nun datumojn, kaj iuj aliaj, kiuj antaŭe konservis datumojn, enhavas nun maŝinkomandojn. Uzado de la sama memoro kaj por komandoj kaj por datumoj estis la ideo de John von Neumann, hungara matematikisto kaj komputila pioniro. (NOTO: se, hazarde, vi ne perfekte rememoras tion kio estas bajtoj kaj memorĉeloj, bonvolu tralegi denove tiujn temojn en Ĉapitro 3).

Por enmeti datumojn en memoron kaj poste reakiri ilin, programo nepre bezonas nomon por ĉiu uzenda memorĉelo.

variablo — nomo de ĉefmemora ĉelo, uzanta specifan datumtipon por konservi valoron.

Rememoru, ke datumtipo estas aranĝo uzanta bitĉenojn de ĉefmemoro por reprezenti datumojn. (Parenteze, supra difino de variablo ne estas tre preciza. Ni ŝanĝos ĝin poste, kiam vi pli detale lernos pri tio, kiel "la afero vere funkcias").

Vi povas imagi variablon kiel malgrandan ujon, kiu konsistas el unu aŭ pli da bajtoj kaj kapablas konservi valoron laŭ specifa datumtipo:

     
pagSumo;  
tipo estas "long" (longa)

Variabloj havas nomojn, ekz-e pagSumo.

DEMANDO 2:

Ĉu la nombro de bitoj, uzataj fare de primitiva variablo, iam ŝanĝiĝas?