Al la refreŝiga demando "Ĉu jena esprimo estas ĝusta?
13 * 6 -
Ne.
En la supra erara esprimo, la literaloj (entjeraj) kaj la operacisimboloj
estas en malordo. (Ĝusta aranĝo povas esti 13
* -6
Esprimo estas kolekto da literaloj, operacisimboloj, variabloj kaj krampoj, kies celo estas komputi valoron.
Kompreneble, oni devas ĝuste aranĝi la partojn de esprimo. La sintakso de Java (aŭ iu ajn programlingvo) priskribas la ĝustajn aranĝojn. Tiuj ĉi detaloj troviĝas kutime en progresinta kurso, sed, por nia baznivela kurso, oni povas kontentige deklari, ke la reguloj por ĝustaj Java-esprimoj estas proksimume la samaj de algebro.
Nepre estas paroli pri operacisimboloj kaj operandoj. Vi jam konas kio estas operacisimbolo (simbolo, ekz-e +, -, *, / kies celo estas plenumo de aritmetika operacio).
Operando estas valoro sur kiu agas operacisimbolo.
Ekz-e, en 13 - 5, 13 kaj 5 estas la operandoj kaj - estas la
operacisimbolo.