pri Esprimoj

 

Temas pri ekzercada kvizo, kies rezultojn oni ne registras ie ajn. Do ili neniel influas viajn notojn, des pli ke en tiu ĉi kurso tute ne ekzistas notoj. La sola kontrolo de via progreso baziĝas sur memtaksado. Ne estu tro cedema al vi mem!

Instrukcioj: Por ĉiu demando, elektu kiel solan la plej bonan respondon. Elektu alklakante ĝian apudan butoneton. Ĉiumomente vi povas ŝanĝi viajn elektojn . Kiam vi alklakos la butonon "Taksu la respondojn" kiu troviĝas en la kvizofino, la literoj indikantaj la koncernajn ĝustajn respondojn aperos en la kadro post ĉiu demando.


1. Kiu el jenaj NE estas ĝusta aritmetika esprimo?

a. alfa
b. (alfa / momento) - 12.4
c. alfa ( / momento - 12.4 )
d. ((alfa / momento) - 12.4)

2. Kio estas operando?

a. Alia nomo por nombro
b. Alia nomo por entjero
c. Unu el la aritmetikaj simboloj ekz-e *, +, -, kaj /
d. Valoro sur kiu agas operacisimbolo

3. Supozu jenajn deklaroj:

short  a=12 ;
int    b=33 ;

float  x = 2.3;
double y = 3.14;

Kiu el jenaj esprimoj NE estos komputita uzante duoblan precizan glitpunktan aritmetikon?

a. a + x
b. 1.5 + 8.6
c. a + b
d. x / y

4. Kion presos jena programo?

class demando4
{
  public static void main ( String[] args )
  {
    int totalaKosto = 6;    
    int eroj     = 12;
    System.out.println("kosto por ero: " + totalaKosto/eroj );
  }
}
a. kosto por ero: .5
b. kosto por ero: 0
c. kosto por ero: 1
d. kosto por ero: +6/12

5. Kiu estas la rezulto de la komputado de jena esprimo?

( 1/2 + 3.5) * 2.0
a. 8.0
b. 8
c. 7.0
d. 0

6. Kiu estas la rezulto de la komputado de jena esprimo?

-32 / 6
a. -2
b. -5
c. -5.3333
d. +6

7. Kio estas esprimo?

a. Sama afero kiel frazo
b. Esprimo estas listo de frazoj konsistigantaj programon.
c. Esprimo estas aranĝo de literaloj, operacisimboloj, variabloj kaj parentezoj celanta kalkuli valoron.
d. Esprimo estas nombro esprimita per ciferoj.

8. En jena esprimo:

(a - x)/(13 - z)

Kiu el jenaj NE estas subesprimo?

a. (a - x)
b. (13 - z)
c. a - x
d. x ) / (13

9. Kiu estas la valoro de:

-32 % 6
a. 5
b. -5
c. 2
d. -2

10. Kiu el jenaj deklaroj de la konstanto pi ĝuste funkcias (supozu, ke la nombra valoro estas ĝusta)?

a. final pi = 3.14159265358979 ;
b. final double pi = 3.14159265358979 ;
c. konstanto double pi = 3.14159265358979 ;
d. double pi = 3.14159265358979 ;

Nombro de trafaj respondoj:       % da trafaj respondoj:     Via noto:   (De "A"=tre bone ĝis "nu nu"=malbone)

Notu Bone: Se vi ĵus revenis ĉi tien el alia paĝo, aŭ vi reŝargis ĉi tiun paĝon, vi devos denove alklaki ĉiujn viajn elektojn, alimaniere la taksado ne estos ĝusta.


Alklaku!  Reen al la kursa enhavo.