redaktita: majon 2004


Ĉapitro 9B - Programadaj Ekzercoj

Ĝeneralaj Instrukcioj: Skribu ĉiun el jenaj programoj laŭ la specifoj. Neniu el ili postulas enigon de datumojn fare de la uzanto. Unu el la programoj uzas datumojn specifitaj ene de la programo per deklaraj frazoj aŭ valorizaj ordonoj. Kutime oni ne verkas programojn tiamaniere. Enigon de datumoj ni pritraktos en la venontaj ĉapitroj. Post kiam vi lernis tion, vi povos reveni ĉi tien kaj skribi pli bonajn versiojn de tiuj ĉi programoj.

Noto: Ĉiu el tiuj ĉi ekzercoj petas vin ruli la programon plurfoje uzante novajn valorojn. Fari tion vere gravas! "Ludi" kun viaj programoj estas nemalhaveble por kompreni ilin kaj ekhavi la "senton" de programado subhaŭte.


Ekzerco 1 --- Averaĝa Pluvokvanto

Skribu programon kiu komputas la averaĝan pluvokvanton por tri monatoj: Aprilo, Majo kaj Junio. Deklaru kaj pravalorizu (t.e. donu komencan valoron) variablon per la pluvokvanto por for ĉiu monato. Komputu la averaĝon kaj presu la rezultojn, ion similan al jeno:


Pluvokvanto por Aprilo:  12
Pluvokvanto por Majo :  14
Pluvokvanto por Junio:   8
Averaĝa pluvokvanto:    11.333333
Por enkolumnigi la nombrajn valorojn, uzu la enkolumnigan (taban) signon '\t' kiel parton de la signoĉeno en la eligaj ordonoj. Kontrolu, ke via programo presas la ĝustajn rezultojn. En tiu ĉi programo kaŭras ankaŭ ofta eraro karakterizanta komencantojn! Ĉu ankaŭ vi falis en ĝian kaptilon?

Alklaku!  Reen al la kursa enhavo


Ekzerco 2 --- Trigonometrio

Tute ne gravas ĉu vi rememoras aŭ ne pri radianoj. Nia celo ne estas lerni aŭ refreŝigi matematikon sed praktiki programadon. Uzu la provizitajn formulojn kaj nur zorgu pri Java-programado. Por komputi la sinuson de duobla preciza valoro, uzu jenan metodon:


Math.sin( valoro )
La valoro estas en radianoj (ne gradoj). La kosinuson oni komputas uzante

Math.cos( valoro )
Denove, valoro estas en radianoj. Skribu programon kiu:
  1. Komputas la sinuson de 0.5236 radianoj kaj konservas ĝin en variablo.
  2. Komputas la kosinuson de 0.5236 radianoj kaj konservas ĝin en alia variablo.
  3. Komputas la kvadraton de ĉiu el du valoroj (uzante la variablojn), adicias la du kvadratojn kaj konservas la rezulton (en tria variablo).
  4. Presas la tri variablojn.
La eliga ordono devus esti io simila al jeno:

System.out.println("sinuso: " + sinx + " kosinuso: " + kosx + " sumo: " + sumo );
Provu kelkajn aliajn valorojn krom 0.5236.

Alklaku!  Reen al la kursa enhavo Ĉ ĉ Ĝ ĝ Ĥ ĥ Ĵ ĵ Ŝ ŝ Ŭ ŭ


Ekzerco 3 --- El Gradoj al Radianoj

Kelkfoje estas malfacile pensi laŭ radianoj; ni preferus uzi gradojn. Rememoru (el tiuj mallumaj tagoj de trigonometriaj lecionoj), ke estas PI radianoj en 180 gradoj. Do, por konverti angulon el gradoj en radianoj, faru tiel:


rad = gradoj * Math.PI/180
Math.PI provizas vin per precisa valoro de PI.

Poste, redaktu la antaŭan programon (el ekzerco 2) tiel ke ĝi faras la samajn tie detaligitajn aferojn , sed la provizita angulo estas nun 30 gradoj (kiun, kompreneble, vi devos konverti en radianoj).

Alklaku!  Reen al la kursa enhavo


Fino de la Ekzercoj