Al la demando "Kiam komputila programo plenumas enigan operacion, al kiu direkto la datumoj fluas?",
El ekstera aparato enen de la programo
Enigo kaj Eligo estas tiel komunaj, ke oni kreis por ili mallongigon: EnEl (el Enigo kaj Eligo). Operacioj EnEl estas tre komplikaj, kaj je programara nivelo kaj je elektronika nivelo. Parto de la problemo originas el la diferenco inter la aranĝo de datumoj ekstere de la komputilo kaj tiu ene de ĝi.
Java-lingvo ne havas normajn ordonojn por EnEl. Oni plenumas ĉiun EnEl-on per metodoj apartenantaj al pakaĵo. Pakaĵo estas kolekto de klasoj uzeblaj de aliaj programoj. Provizore, konsideru pakaĵon kiel ilgarnituron kaj ĝiaj internajn klasojn kiel ilon. Java disponigas plurajn pakaĵojn por EnEl . Kutime programisto simple elektas unu el ili, kiu ajn enhavas la klasojn bezonatajn por la tasko. Tiu ĉi kurso uzas la pakaĵon java.io, kiu estas la plej ofte uzata pakaĵo EnEl.
Eble ŝajnas al vi iom strange, ke Java mem ne inkludas enkonstruitan EnEl-on. La kialo por tio estas ke, la enmeto de tre multaj enkonstruitaj tipoj de EnEl igus la lingvon malsimpla kaj ĝene peza. Faka lingvo kiel Java (aŭ C aŭ C++ aŭ iu ajn el pluraj aliaj) ebligas al la programisto elekti la pakaĵon taŭga por sia tasko.
Glosoj: ilgarnituro: kolekto de programoj liverata kun specifa programaro por la programistoj kiuj realigos aplikajn sistemojn (france: boîte à outils, angle: toolkit, toolbox)