redaktita: junion 2004


Ĉapitro 10 - Programadaj Ekzercoj

Ĝeneralaj Instrukcioj: Ĉiu el jenaj programoj postulas la legadon de entjeraj datumoj el la klavaro. (Kompreneble vi enigos signajn datumojn kaj konvertos ilin en entjeroj uzante la ŝelan klason Integer. Kiam ili fariĝis entjeroj, estas en ordo fari per ili aritmetikon je duobla precizo. Nur kontrolu, ke viaj aritmetikaj esprimoj hazarde ne plenumas entjeran matematikon kiam vi ne volas tion.


Ekzerco 1 --- Areo de Cirklo

Skribu programon kiu komputas la la areon de cirklo el ĝia radiuso. La radiuso estos entjero legita el la klavaro. La dialogo kun la uzanto aperos tiel:

C:\JavaProgramoj>java CirkloAreo
Tajpu la radiuson:
3
La radiuso estas: 3   La areo estas: 28.274333882308138

Vi devos uzi la konstanton PI, kiun vi akiros uzante Math.PI .

Alklaku!  Reen al la kursa enhavo


Ekzerco 2 --- El Cendoj al Eŭroj

Skribu programon kiu legas nombron de cendoj. La programo presos la nombron de eŭroj kaj de cendoj , tiel:


C:\JavaProgramoj>java  Euroj    (Notu Bone:  provizore en programo vi ne povas uzi ĉapelitajn literojn! Do "euro" estos en ordo).
Tajpu la cendojn:
324
Tio estas 3 euroj kaj 24 cendoj.

(En tiu programo vi uzos entjeran aritmetikon kaj vi devos eviti glitpunktan aritmetikon. Se vi ne estas certa kiel procedi, revizitu la operaci-simbolon % de la entjera resto).

Alklaku!  Reen al la kursa enhavo


Ekzerco 3 --- Ĝusta Restaĵo

Kiam kasistoj en magazeno donas al vi restaĵon, ili unue kalkulas kiom da eŭroj sidas en la restaĵo, poste kiom da 50-cendaj moneroj sidas en la restanta sumo, poste kiom da 20-10-5-2-1 cendmoneroj laŭorde. Ekzemple, supozu, ke via restaĵo estas 179 cendoj:

Via restaĵo konsistas el : 1 eŭro, 1 50-cenda monero, 1 20-cenda monero, 1 10-cenda monero, 1 5-cenda monero kaj du cendoj.

Skribu programon, kiu legas restaĵon pagenda al kliento (en cendoj) kaj presas kiom da eŭroj, kiom da 50-20-10-5-2-1-moneroj li devas ricevi. Ĉiuj variabloj kaj ĉiuj kalkuloj en la programo devas esti entjeraj.

Alklaku!  Reen al la kursa enhavo

Ekzerco 4 --- Leĝo de Omo

La leĝo de Omo rilatigas la rezistancon de elektra aparato (ekz-e hejtilo) al la elektra kurento fluanta tra la aparato kaj la tensio aplikata al ĝi. La leĝo estas

I = V/R

kie, V estas la tensio (mezurata en voltoj), I estas la kuranto (mezurata en amperoj) kaj R estas la rezistanco (mezurata en omoj). Skribu programon, kiu petas de la uzanto la tension kaj la rezistancon de aparato. La programo presos la kurenton tra ĝi kurantan. Uzu glitpnunktan aritmetikon.

Ĉar V kaj R estas entjeroj (konvertitaj el enigo) vi devas uzi artifikon por fari glitpunktan dividon. Ŝanĝu la ekvacion tiamaniere:

I = (V + 0.0)/R

La komputo ene de parentezoj estas plenumita unue. Do V + 0.0 plenumiĝas unue kaj ĉar 0.0 estas glitpunkta, tia estos ankaŭ la rezulto.

Alklaku!  Reen al la kursa enhavo


Fino de la Ekzercoj