Redaktita: aŭguston/septembron 2004

Paĝo 1 el 20.............................................................................................................................. Alklaku!indekso.. enhavo

ĈAPITRO 11 — Enigo de Glitpunktaj Datumoj

En Java, la primitivaj tipoj inkludas la glitpunktajn tipojn float (glitpunkta) kaj double (duobla glitpunkta). Glitpunktaj nombroj estas tiuj kiuj havas frakcian (dekuman) parton. Surpapere, glitpunkta nombro inkludas dekuman punkton. Ekzemple, 3.14159 kaj -0.718802.

En ĉefmemoro kaj diska memoro, float estas reprezentata per 32-bita aranĝo kaj double per 64-bita aranĝo. Por enigo per klavaro, signaj datumoj devas konvertiĝi al glitpunktaj datumoj. Por eligo al ekrano al teksta dosiero, glitpunktaj datumoj devas konvertiĝi al signoj.

Dum programado, la Java-klaso Math, disponigas al vi ĉiujn konatajn matematikajn funkciojn, ekz-e, sine (sinuson), log (logaritmon) kaj square root (kvadratan radikon). Tiuj funkcioj specife postulas glitpunktajn datumojn.

Se vi kore malŝategas matematikon, vi povas facilanime trasalti la plejparton de tiu ĉi ĉapitro sen granda damaĝo. Sed tamen bonvolu pacience tralegi la unuajn kvin paĝojn, kiuj klarigas kiel programe oni devas plenumi legadon de glitpunktaj datumoj.

Ĉapitraj Temoj:

Kelkaj el la metodoj aperantaj en tiu ĉi ĉapitro funkcios nur kun Java-versioj 1.2 aŭ pli freŝdataj (vidu en Ĉapitro 5 kiel atingi senpage la nunan version 1.4).

DEMANDO 1:

La datumtipoj int (entjero) kaj float ambaŭ uzas 32 bitojn.

Ĉu la bitaranĝo de la valoro 221, difinita kiel int, estas la sama de la valoro 221.0 difinita kiel float?