redaktita: aŭguston 2004
Ĝis nun, ni fakte ne tiom rilatis al objektoj. Tiu ĉi ĉapitro pritraktas objektojn, klasojn kaj evidentigas kiel la objektema programlingvo Java malsimilas al aliaj programlingvoj.
Provizore forgesu programadon! Pensu pri aĵoj en la reala mondo kiuj estas objektoj kaj pri aliaj kiuj ne estas objektoj. Ne maltrankviliĝu se la diferenco inter ili ne estas tiel klara por vi. Fakte tiu ĉi tute ne estas triviala problemo kaj dum miloj da jaroj filozofoj ja okupiĝis pri ĝi!