Paĝo 2 el 18.................................................................................................................. .................. Alklaku!indekso.. enhavo

Trafa respondo povas esti:

  Objektoj Neobjektoj
 1   Plumo  La supraj 40% de la plumo
 2   Komputila klavaro  La aero super la klavaro
 3   Ŝuo  La koloro blua
 4   Skribotablo  Ĉiuj skribotabloj en la mondo

Kio Konsistigas Objekton?

Pli facile estas listigi aĵojn kiuj estas objektoj ol tion fari por aĵoj kiuj ne estas objektoj. Ŝajnas, ke nur paroli pri io iamaniere igas ĝin objekto . Kartezio (la franca filozofo de la 17-a jarcento) observas, ke homoj vidas la mondon rilate al objektoj. La homa cerbo emas pensi pri objektoj, kaj niaj pensoj kaj memoroj estas organizitaj laŭ objektoj kaj ties interrilatoj. Eble, nehomaj cerboj estas organizitaj alimaniere.

Unu el la ideoj de objektema programaro estas organizi ĝin en maniero kiu kongruas kun la pensostilo de niaj objektemaj cerboj. Anstataŭ pensi pri maŝinaj komandoj ŝanĝantaj bitĉenojn en la ĉefmemoro, ni imagu "aĵojn" kiuj "faras ion". Kompreneble, je maŝina nivelo, nenio ŝanĝiĝis --- maŝinaj komandoj daŭre kaj sammaniere ŝanĝas bitĉenojn. Sed ni tute ne devas eĉ pensi pri tio.

DEMANDO 2:

Rigardu mian kaj vian liston de objektoj kaj provu priskribi kion komunan havas ĉiuj objektoj.