Kvizo pri Objektoj


Temas pri ekzercada kvizo, kies rezultojn oni ne registras ie ajn. Do ili neniel influas viajn notojn, des pli ke en tiu ĉi kurso tute ne ekzistas notoj. La sola kontrolo de via progreso baziĝas sur memtaksado. Ne estu tro cedema al vi mem!

Instrukcioj: Por ĉiu demando, elektu kiel solan la plej bonan respondon. Elektu alklakante ĝian apudan butoneton. Ĉiumomente vi povas ŝanĝi viajn elektojn . Kiam vi alklakos la butonon "Taksu la respondojn" kiu troviĝas en la kvizofino, la literoj indikantaj la koncernajn ĝustajn respondojn aperos en la kadro post ĉiu demando.


1. Kiujn karakterizaĵojn havas ĉiuj realmondaj objektoj ?

a. Objektoj havas identecon, staton kaj konduton.
b. Objektoj havas staton kaj konduton.
c. Objektoj havas grandon kaj pezon.
d. Objektoj havas ekziston.

2. Kiujn karakterizaĵojn havas ĉiuj Programaraj objektoj?

a. Programaraj objektoj havas SAM, NLM kaj procesorojn.
b. Programaraj objektoj havas identecon, staton kaj konduton.
c. Programaraj objektoj havas variablojn kaj memoron.
d. Programaraj objektoj konsistas el komputilaj komponantoj.

3. Kiu estas la difina karakterizaĵo de von Neumann-komputilo?

a. En ĝi, oni uzas SAM por datumoj kaj NLM por programoj.
b. Ĝi havas kaj procesoran icon kaj memoron.
c. Ĝi uzas ĝeneralcelan memoron por konservi kaj programojn kaj datumojn.
d. Ĝi uzas ĝeneralcelajn registrojn por aritmetiko.

4. Kiam vi rulas Java-aplikon, tajpante java iuKlaso, kiu estas la unua metodo kiu ekruliĝas?

a. La metodo main() de iuKlaso.
b. La metodo run() de iuKlaso.
c. La metodo iuKlaso.
d. La apleta metodo.

5. Kio estas klaso?

a. Klaso estas sekcio de komputila memoro enhavanta objektojn.
b. Klaso estas sekcio de fiksa disko rezervita por objektemaj programoj.
c. Klaso estas la parto de objekto enhavanta la variablojn.
d. Klaso estas estas priskribo de speco de objekto.

6. Kiu estas alia termino por kreado de objekto?

a. generado
b. malobeemo
c. pravalorizado
d. heredeco

7. Kio estas la statikaj variabloj kaj metodoj de klaso?

a. Variabloj kaj metodoj konsistigantaj la fundamenton de ĉiu objekto de tiu klaso.
b. Variabloj kaj metodoj apartenantaj al ĉiuj objektoj en la komputila sistemo.
c. Variabloj kaj metodoj apartenantaj nur al la objektoj de tiu klaso.
d. Variabloj kaj metodoj kiuj estas parto de la klasa difino, sed ne de ĝiaj objektoj .

8. Kiu el la jenaj frazoj alvokas la metodon length() de la objekto cxen kaj konservas la rezulton en val?

a. val = cxen.length() ;
b. val = length.cxen() ;
c. val = length().cxen ;
d. val = length( cxen ) ;

9. Kiom da objektoj el specifa klaso, oni povas krei en apliko?

a. Nur unu por konstruilo.
b. Tiom kiom la apliko necesas.
c. Nur unu por klaso.
d. Unu objekton por variablo.

10. Kiu el la jenaj estas ĝusta?

a. String alfa("Tikla Kvizo!") ;
b. String = "Tikla Kvizo!" ;
c. String alfa = new "Tikla Kvizo!" ;
d. String alfa = "Tikla Kvizo!" ;

Nombro de trafaj respondoj:       % da trafaj respondoj:     Via noto:   (De "A"=tre bone ĝis "nu nu"=malbone)

Notu Bone: Se vi ĵus revenis ĉi tien el alia paĝo, aŭ vi reŝargis ĉi tiun paĝon, vi devos denove alklaki ĉiujn viajn elektojn, alimaniere la taksado ne estos ĝusta.


Alklaku!  Reen al la kursa enhavo.